Brussels Airlines | |||||
---|---|---|---|---|---|
flugkompanio vd | |||||
Dum | 7-a de novembro 2006 - nekonata/nuntempe | ||||
Jura formo | public limited company | ||||
Sidejo | Flughaveno Bruselo Nacia | ||||
Lando | Belgio | ||||
Estr(ar)o | Dieter Vranckx • Christina Foerster • Bernard Gustin | ||||
Posedata de | Lufthansa Group vd | ||||
| |||||
TTT | Oficiala retejo | ||||
Brussels Airlines | ||
---|---|---|
IATA SN |
ICAO BEL[1] |
Voksigno BEE-LINE |
Fondita | 2007 | |
Programo por oftaj flugantoj | Miles and More | |
Alianco | Star Alliance | |
Filioj | Korongo (fondita en 2009), Kongo Kinŝasa | |
Aviadilaro | 51 | |
Cellokoj | 69 | |
Filio de | Lufthansa | |
Ĉefsidejo | Bruselo (Belgio) | |
Ĉefuloj | ||
Retejo: www. brusselsairline.com | ||
La entrepreno Brussels Airlines estas belga flugkompanio kun sidejo en Bruselo. Ĝi estas la plej granda flugkompanio en Belgio kaj filio de la germana entrepreno Lufthansa. Ekde la 9-a de decembro 2009 la entrepreno Brussels Airlines estas membro de la flugkompania alianco "Star Alliance". La kompanio laŭ la stato de aŭgusto 2010 ĉiujare transportas proksimume 5,5 milionojn da pasaĝeroj[2] kaj disponas pri 51 regulaj pasaĝeraj aviadiloj[2]. La entrepreno kreskis interalie el la tradicia belga flugkompanio Sabena, kiu bankrotiĝis en 2001 bedaŭre de multaj belgoj kiuj konsideris la kompanion nacia simbolo de Belgio.
La flugoj de la kompanio havas la IATA-mallongigon SN (transprenite de la antaŭa kompanio Sabena); la ICAO-mallongigo por la entrepreno estas BEL.